Reveno al LiveJournal

Antaŭ preskaŭ du jaroj, mi forlasis LiveJournal kaj movis mian blogon al mia propra retejo. Bedaŭrinde, tiu eksperimento montriĝis katastrofo. Apenaŭ plu oni reagis al miaj enskriboj, kaj aperis lavango da spamaj komentoj. Do mi ĵus kopiis miajn intertempe faritajn enskribojn al LiveJournal, kaj ekde nun mi afiŝos ĉiujn miajn enskribojn tie.

Ŝerco

Ĉu vi aŭdis pri la disleksia agnostika Esperantisto, kiu kuŝis en la lito, ne povanta endormiĝi? Turmentadis lin la demando, ĉu ekzistas IDO!

Interesaĵo por Arono

Laŭ nova studo de David Simpson ĵus aperinta en Lingva Kritiko:

Oni trovas ke la plej malofta korelativo estas ĉial. Efektive, la vorto ĉial okazas preskaŭ neniam: ĝi aperas nur unufoje el ĉiom da la tekstoj, en listo da korelativoj en la Ekzercaro de L.L. Zamenhof.

Leginte tion, mi tuj pensis pri Arono, kiu iam faris albumon titolitan ĝuste Ĉial.

Bertilo pri na-ismo

Bertilo lastatempe afiŝis interesan artikolon pri na-ismo. Lia opinio bone kongruas kun la mia:

Ŝajnas, ke plej multaj Esperantistoj rigardas la novan inventaĵon na kiel neakcepteblan aŭ eĉ kiel rekte kontraŭ-Fundamentan. Pri tio oni multe disputis, kaj mi nun ne intencas remaĉi la argumentojn de ambaŭ flankoj, ... sed mi tamen deklaras, ke ankaŭ laŭ mi temas pri neakceptebla reformo de la lingvo.

Venu al ARE en Silver Bay, Novjorkio

Se vi loĝas en orienta Kanado aŭ Usono, nepre pripensu ĉeesti la ĉi-jaran Aŭtunan Renkontiĝon de Esperanto (ARE) en Silver Bay, Novjorkio. Ĝi okazos de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro, kaj ŝajne venos sufiĉe multaj junuloj (inkluzive de mi, kompreneble)! Mi volonte veturigos aliajn de la Otava regiono.

Jen estas miaj fotogalerioj de ARE 2002 kaj ARE 2004. Mi ĉeestis ankaŭ la pasintjaran ARE.

Finfine linuksokongruaj sendrataj retkartoj!

Pasintsemajne mi estis en Las Vegas por ĉeesti du konferencojn pri komputila sekureco: Black Hat kaj Defcon. Ambaŭ estis tre interesaj kaj mi lernis multon. Cetere mi solvis problemon, kiun mi havis jam delonge. Nome, la sendrata retkarto en mia portebla komputilo ne estis kongrua kun Linukso. Pro tio mi devis uzi la vindozan pelilon kun ndiswrapper, kio ne ĉiam bone funkciis. Sed ĉe Defcon inter la vendantoj estis unu, kiu vendis sendratajn retkartojn, antenojn, ktp. De li mi aĉetis novan karton, kiu perfekte funkcias en Linukso.

Post mia reveno mi anstataŭigis ankaŭ la sendratan retkarton en la portebla komputilo de Teodora, kiu antaŭe havis simile aĉan karton. Dank' al tio, Ubuntu nun perfekte ruliĝas ankaŭ en ŝia komputilo, kaj ni ambaŭ estas kontentaj Linukso-uzantoj. :-)

Esperanta Dvoraka klavarfasono

Kiam mi unuafoje isntalis Ubuntu en mian porteblan komputilon, mi kreis Esperantan Dvorakan klavarfasonon. Ĝi estis tute sama kiel la Usona Dvoraka klavaro, krom ke per AltGr eblis aldoni supersignon. Ekzemple, mi tajpis AltGr+C por skribi "ĉ", AltGr+G por "ĝ", ktp.

Antaŭ du semajnoj mi instalis la plej lastan version de Ubuntu. Mi decidis rezervkopii miajn dosierojn, forviŝi mian durdiskon kaj instali ĝin de nulo. Bedaŭrinde mi forgesis kopii la dosieron kiu enhavis mian klavarfasonon, do mi devis rekrei ĝin. Nun mi afiŝas ĝin ĉi tie por ke mi ne perdu ĝin estonte. Kaj eble ĝi povas esti utila al iu alia. Do jen ĝi:

default partial alphanumeric_keys
xkb_symbols "basic" {

  name[Group1]= "Esperanto";

    key <TLDE> { [       grave,	asciitilde	]	};

    key <AE01> { [	    1,	exclam 		]	};
    key <AE02> { [	    2,	at		]	};
    key <AE03> { [	    3,	numbersign	]	};
    key <AE04> { [	    4,	dollar		]	};
    key <AE05> { [	    5,	percent		]	};
    key <AE06> { [	    6,	asciicircum	]	};
    key <AE07> { [	    7,	ampersand	]	};
    key <AE08> { [	    8,	asterisk	]	};
    key <AE09> { [	    9,	parenleft	]	};
    key <AE10> { [	    0,	parenright	]	};
    key <AE11> { [ bracketleft,	braceleft	]	};
    key <AE12> { [ bracketright, braceright	]	};

    key <AD01> { [  apostrophe,	quotedbl	]	};
    key <AD02> { [	comma,	less		]	};
    key <AD03> { [      period,	greater		]	};
    key <AD04> { [	    p,	P		]	};
    key <AD05> { [	    y,	Y		]	};
    key <AD06> { [	    f,	F		]	};
    key <AD07> { [	    g,	G, gcircumflex, Gcircumflex	]	};
    key <AD08> { [	    c,	C, ccircumflex, Ccircumflex	]	};
    key <AD09> { [	    r,	R		]	};
    key <AD10> { [	    l,	L		]	};
    key <AD11> { [	slash,	question	]	};
    key <AD12> { [	equal,	plus		]	};

    key <AC01> { [	    a,	A 		]	};
    key <AC02> { [	    o,	O		]	};
    key <AC03> { [	    e,	E		]	};
    key <AC04> { [	    u,	U, ubreve, Ubreve	]	};
    key <AC05> { [	    i,	I		]	};
    key <AC06> { [	    d,	D		]	};
    key <AC07> { [	    h,	H, hcircumflex, Hcircumflex	]	};
    key <AC08> { [	    t,	T		]	};
    key <AC09> { [	    n,	N		]	};
    key <AC10> { [	    s,	S, scircumflex, Scircumflex	]	};
    key <AC11> { [	minus,	underscore	]	};

    key <AB01> { [   semicolon,	colon		]	};
    key <AB02> { [	    q,	Q		]	};
    key <AB03> { [	    j,	J, jcircumflex, Jcircumflex	]	};
    key <AB04> { [	    k,	K		]	};
    key <AB05> { [	    x,	X		]	};
    key <AB06> { [	    b,	B		]	};
    key <AB07> { [	    m,	M		]	};
    key <AB08> { [	    w,	W		]	};
    key <AB09> { [	    v,	V		]	};
    key <AB10> { [	    z,	Z		]	};

  include "level3(ralt_switch)"
};

Tion mi metis en la dosieron /usr/share/X11/xkb/symbols/epo.

Ubuntu

Antaŭ du semajnoj Vindozo komencis kolerigi min, do mi plene forviŝis la durdiskon de mia portebla komputilo kaj instalis Linukson, specife la distribuaĵon "Ubuntu". Mi elektis ĝuste tiun distribuaĵon ĉar ĝi estas nun inter la plej popularaj, do devus esti facile trovi en interretaj forumoj solvojn al eventualaj problemoj.

Post la tre facila instalo, preskaŭ ĉiuj aparatoj simple ekfunkciis, kio iom mirigis min. Kiam mi antaŭ longa tempo instalis Vindozon, necesis elŝuti kaj instali pelilojn por kelkaj aparatoj (interalie la retkarto kaj sonkarto). Sed en Ubuntu tio tute ne necesis, krom por la sendrata retkarto. La sendrata retkarto estas escepta ĉar la firmao, kiu faris ĝin, rifuzas fari linuksan pelilon, kaj cetere rifuzas malkaŝi la detalojn pri la karto, kiuj estus necesaj por fari pelilon. Do mi devis elŝuti la Vindozan pelilon kaj agordi iun ruzan programon, kiu kapablas uzi Vindozan pelilon en Linukso. En la fino mi sukcesis, sed kiam mi venontfoje aĉetos komputilon, mi certigos ke ĝi ne havas aparatojn faritajn de firmaoj kiuj fajfas pri Linukso.

Unu afero kiu iom mankas al mi estas "Ek!", kiun mi uzis en Vindozo por tajpi Esperantajn literojn. Mi agordis ĝin laŭ la x-sistemo, kaj tiel mi povis same tajpi, ĉu unikode ĉu ne. Laŭ mia scio, ne ekzistas tia programo en Linukso, do mi devis trovi alian solvon. Ubuntu fakte havas jam pretan Esperantan klavarfasonon, sed ĝi ne taŭgas por mi ĉar mi uzas Dvorak-an klavarfasonon, ne QWERTY-an. Do mi mem kreis Dvorak-an Esperantan klavarfasonon. Ĝi estas tute same kiel la kutima Dvorak-a, sed eblas per "AltGr"-"c" tajpi "ĉ", per "AltGr"-"g" tajpi "ĝ", ktp. Jam mi povas sufiĉe rapide tajpi per tiu nova klavaro, do verŝajne mi baldaŭ pri Ek! ne plu pensos.

Ĝenerale tre plaĉas al mi Ubuntu, kaj mi tre ĝojas ke mia komputilo pli bone kaj rapide funkcias ol antaŭ du semajnoj. Linukso vere bone progresas!

Mi vidis la Internacian Kosmostacion!

Hodiaŭ mi por la unua fojo vidis per la propraj okuloj la Internacian Kosmostacion. Mi eksciis ĝuste kiam mi rigardu al la ĉielo dank' al programo havebla en ĉi tiu retpaĝo de NASA. (Klaku sur "Start Applet" por ruli ĝin.) Tuj post mia reveno de la laborejo mi rigardis al la ĝusta loko kaj tuj ekvidis ĝin. Ĝi estis tute facile videbla, pli brila ol steloj aŭ planedoj. Se mi ne scius ke temas pri la Internacia Kosmostacio mi verŝajne pensus ke temas pri aviadilo. Ĝi tre rapide moviĝis kaj restis videbla nur dum minuto kaj 40 sekundoj. Tio estis tre interesa sperto, kaj mi nepre rigardos ĝin denove. Laŭ la programo, ĝi videblas preskaŭ ĉiutage. Ankaŭ vi provu iam!

Apple komencas kolerigi min

Antaŭ du jaroj mi aĉetis iPod-on (aŭ kiel mi ŝerce diras, iPizujon). Dum la unua jaro ĝi bone funkciis, sed poste la baterio rapide malboniĝis. Ĝi devas daŭri ok horojn, sed jam pasint-somere ĝi daŭris nur horon, kaj lastatempe nur 20 minutojn. Do mi resendis ĝin al Apple la 15-an de februaro, kaj pagis 80 dolarojn por nova baterio. Ili ricevis ĝin kaj konfirmis la problemon la sekvan tagon, sed de tiam faris nenion. Kial mi devas tiel longe atendi? Mia opinio pri Apple vere malboniĝas. Baterio devus havi almenaŭ du-tri-jaran vivon, kaj Apple devus pli rapide reagi aŭ almenaŭ ne preni monon de la kliento ĝis ili faras la riparon!

Syndicate content