La ludo de vivo

Jen mia unua Ĝava-apleto! Tiu ĉi programeto ludas la "Ludon de Vivo" de John Conway. Se vi ne konas ĝin, ĝi estas eta matematika distraĵo. Vere, ĝi ne estas ludo, sed mi afiŝos iom da ludoj post kiam mi kreos ilin.

Klaku ie ajn en la fenestro por ŝalti aŭ malŝalti la programon. La animacio estas duoble bufrita por malebligi flagretadon. Se via komputilo sufiĉe rapidas (pentiumo sendube sufiĉos) ĝi ruliĝos glate.