Vi estas ĉi tie

La hieraŭa prezento

Nia prezento ĉe CALICO tre bone pasis! Kelkajn horojn antaŭ la prezento, mi ricevis retpoŝtaĵon kun multe pli detalaj klarigoj pri la prezento. Tio multe helpis al Arono kaj mi en nia preparado. Ni kune verkis resumon pri la kreado de la paĝaro, kaj alportis ankaŭ jam pretajn flugfoliojn. Venis multaj interesatoj al nia budo. Iuj interesiĝis pri la paĝaro kaj ties teknika realigado, kaj aliaj pri la lingvo mem. Post la prezentado ni ambaŭ tre kontentis pri la rezulto, kaj iris kun Karlina (la edzino de Arono) kaj Teodora (mia koramikino) al restoracio por iomete malstreĉiĝi.

Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Average White Band - When Will You Be Mine

Komentoj

Kia prezento estis?

Mi iomete klarigu. CALICO estas konferenco por homoj, kiuj okupiĝas pri perkomputila lingvoinstruado. Ĉiujare ĉeestas kelkcent homoj - plejparte instruistoj, sed ankaŭ reprezentantoj de firmaoj kiuj produktas lingvoinstruajn programojn.

Arono kaj mi prezentis lernu! dum malferma sesio por produktantoj de instrumaterialoj. Ĉiu grupo starigis budon en granda ĉambro. Entute estis 13 budoj pri diversaj projektoj. Arono kaj mi gvidis la interesiĝantojn tra la paĝoj de lernu!, klarigis iomete pri Esperanto, kaj disdonis informilojn pri la paĝaro kaj ties realigo.

Aha, do baze mi simple ne sciis cxu estis pri E@I aux simple lernu. Bonan laboron!