Vi estas ĉi tie

El Lesjöfors

Ĉifoje mi skribas el interreta kafejo en Lesjöfors, kie nun okazas la IJK. Mi ne skribos multe, pro tio ke mi pagas laŭminute por la retkonekto.

Ĝis nun la seminario tre bone pasis. Mi helpis pri la akceptado, kiu tre glate iris krom kiam temis pri kontrolo de UEA-membreco, ĉefe pro malrapideco en la Centra Oficejo. Mi ankaŭ partoprenis en kelkaj eventoj. Hieraŭ vespere mi ĉeestis koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa, kiu fakte estis multe pli bona ol mi atendis. Ili sonas pli bone koncerte ol en MP3-oj. Poste mi sidis en la plenŝtopita gufujo, kie mi ludis kelkajn ludojn kun aliaj partoprenantoj. Estis tre amuze!

Nu, tio sufiĉas por nun. Eble mi havos ŝancon skribi ion de mia ĉambro kaj poste afiŝi ĉi tie, por ne malŝpari ret-tempon.

Komentoj

Saluton!

Tio ja sonas bonege. Salutu la homojn de mi (kelkaj certe konos min)!

Mi ankaŭ provis skribi en Esperanto el la Retejo en Lesjöfors. Sed kiel mi provis kopii la supersignajn literojn en la skribcelon, ili nur aperis kiel "?". Kiel vi faris ilin?

Mi reestas hejme en Leipzig. Vi verŝajne vidis min en Lesjöfors, ĉu ne? Mi portis LiveJournal-T-Ĉemizon je la unuaj tagoj... :)

Mi fakte alportis mian porteblan komputilon, kaj ligis ĝin al la kafeja reto. Tial mi spertis neniajn problemojn pri unikodo. :-)

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias, ĝuste kiu vi estas. Ĉu vi aperas ie en la foto-paĝoj de IJK? (Ili videblas ĉe http://www.tejo.org/vikio/IJK_2003.)

Mi estas la flavĉemizportanto en tiu ĉi bildo.

Ĉi tie mi estas la plej dekstra knabo (sed na la finna barbulo, hehe).

La lasta URL estas el miaj propraj fotoj, sed mi movos ilin en propran afiŝujon pli poste... antaŭ ke mi metas la URL-on en la Tejo-Viki.