Afiŝita de Argilo je Sab, 2006-02-04 20:53.
Lastatempe mi faris anglalingvan retejon per la programo Drupal. Tio sufiĉe glate funkciis, do mi decidis uzi la programon ankaŭ por mia Esperantlingva retejo. Mi devis sufiĉe multe labori por konverti ĉiujn paĝojn kaj enporti mian taglibron, sed en la fino mi sukcesis, kaj jen vi vidas la rezulton!
Mi klopodis traduki ĉiujn publike-videblajn partojn (krom la galerio, kiun mi ankoraŭ ne tuŝis) en Esperanton, do nepre komentu se vi rimarkas ion netradukitan. Mi iom post iom tradukos la ceteron, kio kredeble helpos al TEJO, kiu planas iam lanĉi novan retejon bazitan sur Drupal.
Afiŝita de Argilo je Mer, 2005-11-23 21:37.

Bonvenon al la skrabloludo!
>>> Komputilo2 gajnis 46 poentojn, ludante HAĜULAN.
>>> Argilo gajnis 69 poentojn, ludante ENDEPONIS.
>>> Komputilo2 gajnis 102 poentojn, ludante EKTIMADUS.
>>> Argilo gajnis 9 poentojn, ludante ŜI.
>>> Komputilo2 gajnis 36 poentojn, ludante HEJTEBL.
>>> Argilo gajnis 178 poentojn, ludante REKURIGO kaj HEJTEBLU.
>>> Komputilo2 gajnis 31 poentojn, ludante PISEM, ŜIP, MI, AS kaj UM.
>>> Argilo gajnis 12 poentojn, ludante OV kaj VE.
>>> Komputilo2 gajnis 35 poentojn, ludante FELON, FE, EK, OR kaj NI.
>>> Argilo gajnis 86 poentojn, ludante SIMBOLAJ kaj MOV.
>>> Komputilo2 gajnis 37 poentojn, ludante ĴOKER kaj MOVO.
>>> Argilo gajnis 36 poentojn, ludante AŬ, LA kaj AŬ.
>>> Komputilo2 gajnis 42 poentojn, ludante ĤI kaj AĤ.
>>> Argilo gajnis 20 poentojn, ludante EDZIN.
>>> Komputilo2 gajnis 22 poentojn, ludante FONTE, NAŬ kaj VET.
>>> Argilo gajnis 44 poentojn, ludante GORĜ kaj EDZINO.
>>> Komputilo2 gajnis 14 poentojn, ludante MEĈ kaj AĈ.
>>> Argilo gajnis 16 poentojn, ludante CITAS.
>>> Komputilo2 gajnis 12 poentojn, ludante NIĈ.
>>> Argilo gajnis 23 poentojn, ludante PAROLIS kaj PO.
>>> Komputilo2 gajnis 40 poentojn, ludante FALU, ALA, LAŬ kaj UJ.
>>> Argilo gajnis 9 poentojn, ludante OVAJ.
>>> Komputilo2 perdis 8 poentojn pro siaj restantaj tegoletoj.
>>> Argilo gajnis 8 poentojn pro tiuj tegoletoj.
>>> La ludo finiĝis.
Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Down To The Bone - Global Village
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2005-11-17 22:42.
Ĉi-semajne mi multe prilaboris mian skrablo-ludejon. Mi korektis kelkajn cimetojn, donis al ĝi novan fasonon, kaj plej grave, mi aldonis artefaritan inteligenton. Jes, finfine eblas ludi skrablon kontraŭ la komputilo! La nura problemo estas, ke la komputilo ludas iom tro bone. Ĝis nun mi ne sukcesis venki super ĝi. :-) Mi devos aranĝi ke estu kelkaj niveloj.
Tre strange, ke mi ne havis fortojn por prilabori la ludon dum mi estis senlabora, sed nun kiam mi laboras ok horojn tage, mi emas pasigi miajn vesperojn programante. :-) Nepre komentu se vi havas ideojn por pliaj plibonigoj al la ludejo. Kredeble mi daŭrigos la programadon venontsemajne.
Nuna humoro: kreema
Afiŝita de Argilo je Lun, 2005-10-17 20:22.
Antaŭ unu semajno, mi komencis labori por Entrust. Ĝis nun la nova posteno tre plaĉas al mi! La konstruaĵo estas tre bela. Ĝi havas grandan ripozejon sur ĉiu etaĝo, kaj eĉ bilardan tablon, kiun mi kaj mia ĉefo uzis dum nia tagmanĝo hodiaŭ. Mi ankoraŭ devas iom prepari min antaŭ ol ekfari veran laboron, sed mi havas la impreson ke la laboro estos tre interesa.
Fakte mia ĉefo kaj mi havas plian komunan intereson krom bilardo, nome ĵongladon! Li sciigis min pri loka ĵongla klubo kiu renkontiĝas eĉ du fojojn semajne. Post tre longa tempo sen ĵonglado mi vere ĝojas pri tio. Mi nepre ĉeestos la postmorgaŭan renkontiĝon!
Plia interesa afero estas tio, ke arono rerekomencis la projekton Radio Verda, ĉi-foje kiel podkastejon. Mi tre ŝatas la novan formaton, kaj deziras al la projekto longan vivon! Nun mi elpensu ian kontribuaĵon...
Afiŝita de Argilo je Mar, 2005-10-04 12:36.
Post pluraj monatoj da laborserĉado, finfine venis konkreta rezulto! Antaŭ kelkaj tagoj, Entrust ofertis al mi laborpostenon, kiun mi tuj akceptis. Mi komencos labori tie post unu semajno. Entrust estas unu el la plej grandaj firmaoj, kiuj faras softvaron por komputila sekureco. Mia laboro tie estos certigi ke ilia softvaro estas sekura kontraŭ la plej lastaj atakoj. Sonas al mi tre interese!
Nuna humoro: optimisma
Nuna muziko: DĴ Kunar - Funk (R&B Version)
Afiŝita de Argilo je Mer, 2005-08-10 10:03.
Ve, jam de tri monatoj mi nenion skribis! Sekvos do eta serio da enskriboj pri la okazintaĵoj dum tiu periodo. Sed unue mi skribu iomete pri la nuno.
Fine de la jaro 1995, unu el miaj amikoj informis min pri nove aperinta, senkosta operaciumo, nomita Linukso. Mi tuj elŝutis (per modemo, ve!) kaj instalis ĝin. Komence mi nenion komprenis, sed iom post iom mi alkutimiĝis, kaj en la fino ĝi plaĉis al mi pli ol DOS kaj Vindozo, interalie pro la manko de kraŝoj! Dum la sekvaj jaroj, mi uzis foje Linukson, foje Vindozon. Kutime mi havis ambaŭ en la komputilo, do mi povis elekti laŭbezone. Sed iom post iom Vizdozo pliboniĝis, kaj mi efektive forlasis Linukson.
Sed antaŭ kelkaj tagoj mi eksopiris al Linukso kaj decidis reinstali ĝin. Unue mi instalis la varianton Gentoo, sed mi trovis ke estas tro ĝene atendi minutojn aŭ horojn por instali novan programon. (Ĉiun programon oni kompilas rekte de la fontokodo.) Do mi forviŝis ĝin kaj instalis Fedora Core, kiu havas jam kompilitan programaron. Bedaŭrinde la instalo ne estis senproblema, kaj mi devis kelkajn aferojn aranĝi permane. Sed en la fino mi sukcesis ĉion funkciigi laŭ miaj preferoj.
Mi vere miras pri tio, kiom progresis Linukso dum la pasintaj jaroj! Ne plu oni devas ĉion fari per la komanda linio. Fakte preskaŭ ĉio nun havas grafikan interfacon. Mi ĝojas ankaŭ pri tio, ke eblas konekti al dividataj dosierujoj de Vindozaj komputiloj. Tio utilas al mi ĝuste nun por aŭskulti MP3-ojn de mia kolektego. Ŝajne ĉio estas plene unikoda, kaj mi eĉ sukcesis aranĝi Esperantan klavarfasonon, per kiu mi nun tajpas.
Kompreneble restas kelkaj aferetoj, kiuj povus pliboniĝi, sed la samon mi povus diri pri Vindozo. Ĝenerale mi tre kontentas!
Nuna humoro: komputilema
Nuna muziko: The Whispers - Headlights
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2005-05-05 07:51.
Antaŭ unu monato, sufiĉe ripozinte post la fino de miaj universitataj studoj, mi komencis serioze serĉi laborpostenon. Jam mi kandidatiĝis por 14 postenoj, sed ĝis nun venis nenia reago. Pri tio mi tamen ne maltrankviliĝas. La plej interesaj postenoj estas en la Kanada registaro, kiu onidire ne rapide respondas.
Aliteme, mia kalendaro estas sufiĉe plena je interesaj okazaĵoj. De la 21-a ĝis la 23-a de majo, okazos Esperanto-renkontiĝo en Toronto, kiun planas ĉeesti mi, arono, ruckachoni, kaj espereble ankaŭ Jason. Je la 28-a de majo edziĝos mia bona amiko Vince. Inter tiuj du eventoj mi planas viziti miajn gepatrojn. Je la 18-a de junio okazos mia magistriĝa ceremonio. De la 29-a de junio ĝis la 27-a de de julio mi kaj teodora ferios en Bulgario. Certe ne mankos temoj por estontaj taglibraj enskriboj!
Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Funk in Bangladesh
Afiŝita de Argilo je Mar, 2005-04-05 20:24.
Dum la paskaj ferioj mi vizitis miajn gepatrojn. Kiel ĉiam, estis tre plaĉe resti kun ili dum kelkaj tagoj. Cetere mi revidis multajn delonge neviditajn amikojn de miaj bazlernejo kaj mezlernejo.
Kiam mi revenis al Otavo, mi alportis mian biciklon, kiun mi jam delonge ne uzis. En Otavo estas tuta aro de biciklaj vojoj, de kiu mi volas profiti. Tion mi komencis pasintsemajne, kaj daŭrigis ĉi-matene per 30-kilometra bicikla vojaĝo. Mi esperas dum la sekvaj semajnoj esplori la tutan aron!
Nuna humoro: energioplena
Nuna muziko: Down To The Bone - You're The Only Reason
Afiŝita de Argilo je Mar, 2005-03-08 12:53.
Se vi estas kanadano (aŭ honora kanadano kiel kvarko), spektu almenaŭ unufoje The Hour, kaj poste spektu "George Stroumboulopoulos & Ralph Goodale" ĉi tie. Vi ridegos!
Nuna humoro: ridegema
Afiŝita de Argilo je Mar, 2005-03-01 07:31.
Sendube vintro havas siajn avantaĝojn, sed la aliaj sezonoj eĉ pli. Jam mi spertis sufiĉe da vintro ĉi-jare, sed ŝajne mi devas travivi ankoraŭ iom. Ĵus mi vekiĝis, kaj rigardante tra la fenestro mi vidas ke ĉio estas denove neĝkovrita. (Almenaŭ la pavimo kaj trotuaroj estis pli malpli senneĝaj hieraŭ.) Cetere oni prognozas por hodiaŭ ankoraŭ 15 cm da neĝo. Ve!
Por pensigi min pri pli varma vetero, mi enskribiĝis en konkurso, kiun organizas ĉiujare mia universitato. Oni devas diveni, kiam la temperaturo unuafoje atingos 20 gradojn. En la 2000-a jaro, tio okazis je la 8-a de marto, kio donas almenaŭ iom da espero. :-) Mia diveno tamen ne estas tiel optimisma; mi elektis la 19-an de aprilo.
Nuna humoro: malvarma
|