Hejmtaskoj, ekzamenoj, kaj vortaroj

Hodiaŭ mi finis la lastan hejmtaskegon por mia klaso pri kvantuma komputado. Restas unu farenda hejmtasko por alia klaso, sed feliĉe temas pri io pli facila. Sekvos kelkaj ekzamenoj, kaj post du semajnoj mi bakalaŭriĝos. Mi vere antaŭĝojas pri tio. :-)

Cetere mi ĵus instalis ĉeĥan kaj litovan vortarojn ĉe lernu. Estas vere mirige, kiom progresas la projekto. Jam la paĝaro estas tradukita al 17 lingvoj. Mi ĝojas ke mi baldaŭ havos pli da tempo por prilabori ĝin.

Post tiom da laboro, necesas iom amuziĝi, do mi ludos skrablon kun kelkaj amikoj. Ankaŭ vi nepre venu iam por ludi kun mi. :-)

Nuna humoro: laboranta
Nuna muziko: So Funky ! ! ! (funky.xm)

Finfine mi aliĝis!

Antaŭ longa tempo, [info]amuzulo montris ĉi tiun paĝaron al mi, sed tiam mi ne multe interesiĝis. Tiam ĝi estis ne tiel matura kiel nun, kaj mi ne konis aliajn, kiuj jam uzis ĝin. Sed antaŭ kelkaj tagoj aperis taglibro de unu el la programistoj de Trillian ([info]ceruleansparks), kaj do mi denove pensis pri LiveJournal. Mi rimarkis ke la paĝaro multe pliboniĝis depost mia lasta vizito. Iom poste mi petis aliĝkodon de [info]amuzulo kaj enskribiĝis. Do, jen mi!

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: JND - Song Life