Doloras la kruroj

Hodiaŭ mi konstatis ke du horoj da vigla glitkurado povas dolorigi la krurojn, aparte se oni ne regule ekzercas sin. :-) Tion mi tamen planas ŝanĝi komence ĉi-printempe. Mi loĝas nur kelkcent metrojn for de tre longa bicikla vojo, kiu estas parto de tuta aro da biciklaj vojoj. Kiam malaperos la neĝo, mi komencos multe bicikli.

Aliteme, mi ĵus ricevis kvar libroformajn kopiojn de mia disertaĵo. Mi petis tiom, ĉar jam miaj gepatroj kaj geavoj petis kopion. Ili tute ne spertas pri matematiko, sed multe fieras pri mia laboro. :-) Mi planas viziti ilin dum la paskaj ferioj.

Nuna humoro: senenergia
Nuna muziko: Deadline (jt_deadl.xm)

Glitkurado sur la kanalo

Hodiaŭ mi unuafoje glitkuris sur la kanalo Rideau, kun [info]teodora, [info]arono, kaj [info]ruckachoni. Mi trovis ke estas eĉ pli amuze glitkuri, kiam oni povas iri tre longan distancon sen devi turni sin kaj reiri. Mi ne certas, ĉu ni havos plian ŝancon glitkuri ĉi-vintre, sed Teodora kaj mi planas aĉeti glitŝuojn por ke ni povu multfoje glitkuri venont-vintre!

Nuna humoro: laca

Nova kaj malnova ludoj

Hieraŭ vespere [info]teodora kaj mi eliris kun [info]ruckachoni kaj [info]arono. Komence ni planis iri al la japana/korea restoracio "Joy", sed ĝi estis plena. Do ni iris al la sufiĉe proksima japana restoracio "Ichibei", kie ni ĉiuj ĝuis la aparte bongustan manĝaĵon.

Poste ni iris al la apartamento de [info]ruckachoni kaj [info]arono por provi la de ili nove aĉetitan ludon "Catch Phrase". Tiun ludon ludas du teamoj. Teamano en sia vico vidas vorton, kaj devas kiel eble plej rapide igi siajn kunteamanojn diri tiun vorton (sen diri la koncernan vorton, kompreneble!). Poste ano de la kontraŭa teamo vidas alian vorton kaj devas same fari. Estas tempolimo, kaj kiu teamo havas la vicon kiam finiĝas la tempo, tiu teamo malgajnas. Ni trovis la ludon tre amuza, kaj plurfoje ludis.

Ni ludis ankaŭ la kartludon "Uno", kiun mi jam de pluraj jaroj ne ludis. Temas pri simpla ludo, sed evidente ne sufiĉe simpla por mi, ĉar mi eĉ tri sinsekvajn fojojn forgesis la saman regulon kaj estis punita. ;-) Sed iel mi en la fino sukcesis gajni la ludon.

Jen ĝi...

Jam plurfoje mi menciis ĉi tie mian disertaĵon. Nu, finfine ĝi estas akceptita de miaj profesoroj kaj de la universitato, kio signifas ke mi nun estas magistro pri matematiko! Por tiuj, kiuj interesiĝas, jen ĝi:

Digital Signcryption

Nuna humoro: produktema
Nuna muziko: Interstate 77 Soundtrack - 07

Esperantlingva muziko

Lastatempe mi multe pligrandigis mian Esperantlingvan muzikokolekton. Antaŭe mi posedis nur du albumojn:

  • Merlin - Por la mondo
  • Merlin - Ho! Mia kor'!

Tiujn du diskojn afable donacis al mi Neusa Priscotin Mendes de Brazilo, kiun mi ekkonis jam kiel komencanto. Aldoniĝis al tiuj du la sekvaj albumoj, kiujn mi mendis de Vinilkosmo:

  • Dolcxamar - Lingvo intermonda
  • Esperanto desperado - Brokantaĵoj
  • Esperanto desperado - Hotel desperado
  • Kore - Kia viv'
  • La porkoj - Ŝako
  • Persone - 62 minutoj
  • Persone - En la spegulo
  • Persone - ...sed estas ne
  • Persone - Sen
  • Team - Ora team'
  • Thierry Faverial - La ŝosoj de l' utopi'

Ĝis nun mi ne sufiĉe profunde aŭskultis ilin por detale prikomenti ilin, sed mi povas diri ke jam infektas min kelkaj el la kantoj: "Ĵaluzo" kaj "Vivo-riske" de Kore, "Ĉu neniam plu" kaj "Estu ĉiam" de Persone, "Festeno" kaj "Ĉu vivas vi?" de Esperanto desperado, kaj "En kaĉ'" de Team.

Nuna humoro: denove energioplena
Nuna muziko: Persone - Estu ĉiam

Denove libera!

Kiel vi verŝajne rimarkis, mi dum du monatoj nenion signifan skribis en mian taglibron. Ĉiun fojon, kiam mi ekemis skribi ion, mi pensis al mi ke mi pli bone prilaboru la disertaĵon. Ĉu tio en la fino okazis, tamen estas alia afero...

Ĉiaokaze nun mi multe pli ofte skribos, ĉar la disertaĵo nun estas (plejparte) malantaŭ mi. Hieraŭ mi donis ĝin al la Oficejo de Postbakalaŭraj Studoj, kaj al la tri profesoroj (inkluzive de mia gvid-profesoro) kiuj legos ĝin. Nun mi nur devas atendi ĝis la 7-a de januaro, kiam tiuj profesoroj aŭ aprobos ĝin tia, kia ĝi estas, aŭ petos revizion.

Hieraŭ ankaŭ estis grava tago ĉar la Supera Kortumo de Kanado donis sian opinion pri edziĝo de samseksaj paroj. Ili deklaris ke estus laŭkonstitucie permesi edziĝon de samseksaj paroj, kaj ke la Parlamento de Kanado rajtas ŝanĝi la difinon de edziĝo. La Liberala Partio (kiu nun formas la registaron) anoncis ke ili klopodos fari tion komence de la nova jaro. Bedaŭrinde pluraj deputitoj de tiu partio jam indikis ke ili voĉdonos kontraŭ tio, sed feliĉe estas du aliaj partioj (la Nova Demokratia Partio kaj la Bloko Kebekia) kies deputitoj forte subtenas la iniciaton. (La Konservativa Partio forte kontraŭas.) Do estas verŝajne ke la proponota leĝprojekto sukcesos.

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Patrice Rushen - Remind Me

Novaĵo el Beogrado

Por tiuj el vi, kiuj konas Hokan kaj Sonja:

http://ikso.net/~hokanx/iva/

Nuna humoro: ekscitita

Strangega sonĝo

Jen estas ekzemplo de tio, kiel strangaj estas miaj sonĝoj.

En mia plej lasta sonĝo, la Kanada kaj Sveda virinaj manpilkaj teamoj ludis "manpilkon" en la gimnastikejo de mia bazlernejo (Thamesville Area Central School). Mi skribas la nomon de la ludo inter citiloj ĉar estis evidente ke ne temas pri manpilko, kvankam mi dum la sonĝo konsciis ke temas pri manpilko. Tion mi plu klarigos poste.

Ĵus antaŭ la komenco de la ludo, montriĝis ke mankas unu kanada ludantino, kaj oni petis ke mi anstataŭu ŝin. Kompreneble estis evidente ke mi ne estas virino, interalie pro mia barbo, sed la sveda teamo senplende akceptis min kiel antsataŭanton. Eĉ en la realo mi ne memoras la regularon de manpilko, kiun mi ne ludis jam de multaj jaroj, sed en la sonĝo mi estis des pli senhelpa, ĉar la regularo estis tute absurda. Ĉiu teamo havis plene muntitan tendon (kredu, ne kredu!) sur sia duono de la ludsurfaco, kaj la celo de la ludo estis aŭ ĵeti etan korbopilkon en la kontraŭan korbopilkan celon, aŭ preni pecon de la kontraŭa tendo kaj ĵeti tion en la saman celon. Sed ĉe ĵeto de tendopeco, gravis ke la formo de la peco ŝanĝiĝu post la eliro el la manoj kaj antaŭ la eniro en la celon (ekz. ĉe ĵeto de faldita bastonaro, necesis ke ĝi malfaldiĝu). La ludantoj ne rajtis tuŝi la korbopilketon per la manplatoj, krom unu speciala ludanto kiun oni nomis "korbopilkisto". La ceteraj ludantoj (inkluzive de mi) plej ofte batis la korbopilketon per la pugnoj.

La regularon mi devis lerni per observado, ĉar oni ne klarigis ĝin al mi. Iel mi sukcesis, kaj mi komencis partopreni aktive en la ludado. Mi iom surpriziĝis, ĉar miaj samteamanoj plene inkluzivis min en la ludado, malgraŭ tio ke mi tute fuŝe ludis. Estis tute male kiam mi estis bazlernejano; ĉiu sciis ke mi estas la plej malbona ludanto, kaj ne volis riski mian partoprenon.

Post la unua duono de la ludo, la svedinoj estis iom superintaj nin, sed ĵus antaŭ la komenco de la dua duono alvenis la ĝis tiam mankinta kanadanino. Dank' al ŝia ĉeesto, la kanadaninoj en la fino venkis.

Strangege, ĉu ne?

Nuna humoro: konfuzita
Nuna muziko: Chilly Bob - Need No Other

Konscia sonĝo

Hodiaŭ matene mi por la unua fojo havis sonĝon, en kiu mi konsciis, ke temas pri sonĝo. En tiu sonĝo, mi ludis la bulgaran kartludon Belot (kiun mi lastatempe lernis) kun [info]amuzulo kaj [info]arono (sen kvara ludanto, malgraŭ tio, ke eblas ludi nur kvarope). En tiu ludo, ĉiu ludanto ricevas po ok kartoj, sed en la sonĝo mi havis ĉirkaŭ duoble tiom en la mano. Mi konstatis ke tio estas ioma strangaĵo, sed ne multe pripensis la aferon. Miaj kartoj estis tre bonaj, kaj mi certis ke mi gajnos. Dum mi ordigis ilin, mi rimarkis ke mi havas du karoajn naŭojn. Tio pli profunde pripensigis min, kaj post iom da cerbumado mi subite ekkomprenis: la neklarigeblaj nelogikaĵoj okazas, ĉar temas pri sonĝo! Mi tuj ekscitiĝis kaj fiere deklaris al miaj kunludantoj, "Mi konstatis, ke temas pri sonĝo! Mi konstatis, ke temas pri sonĝo!" Sed tuj evidentiĝis ke ne nur en la sonĝo mi krias tiujn vortojn -- [info]teodora aŭdis la vortojn kaj vekis min, pensante ke mi spertas inkubsonĝon.

Nuna humoro: pripensema

Translokiĝo

Kutime mi skribas almenaŭ unufoje semajne en mian taglibron, sed jam pasis monato depost mia antaŭa enskribo. Tio okazis pro pluraj kialoj, sed la plej grava estis mia translokiĝo al Otavo.

Kiel mi klarigis jam en antaŭaj enskriboj, [info]teodora trovis plentempan laborpostenon en Otavo, kaj pro tio necesis translokiĝi tien. Ni trovis tre belan apartamenton kiu troviĝas ege proksime al ŝia laborejo, kaj ekloĝis tie la 1-an de septembro. Kompreneble necesis multe da tempo por ĉion aranĝi, sed nun preskaŭ ĉio estas en ordo. Nur restas kelkaj malgrandaj aferoj por elskatoligi. Mi baldaŭ afiŝos kelkajn fotojn de nia nova loĝejo.

Mi esperas fini mian disertaĵon (kaj tiel ankaŭ mian universitatan studadon) ene de la sekvaj 3-4 semajnoj, kaj pro tio mi devas ekserĉi laboron. Mi planas unue kandidatiĝi por registaraj postenoj, ĉar ili ja estas abundaj en Otavo, kaj cetere bone pagas kaj estas sufiĉe sekuraj. Mi esperas ke mi povos trovi mian vivresumon, kiun mi ne ĝisdatigis depost la jaro 2001!

Nu, plej bone mi revenu al la disertaĵo nun.

Nuna humoro: denove energioplena
Nuna muziko: Four80East - Table For Two