Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2004-06-17 00:23.
Mi pensis ke miaj gepatroj ĉiam devos konekti al la interreto per modemo, sed ne plu! En la regiono Chatham-Kent, oni iom post iom konstruas sendratan reton, kiu ebligos al preskaŭ ĉiuj kamparanoj havi rapidan (1,5 mbps) interret-aliron. Kompreneble multaj homoj volas aboni la servon, kaj do necesas iom atendi. Hodiaŭ miaj gepatroj ricevis sian konekton, kaj ĝi bonege funkcias! Krome ili aĉetis sendratan enkursigilon, kaj do nun mi povas uzi mian porteblan komputilon ĉie ajn en la domo dum mi vizitas. Belege!
Nuna humoro: imponita
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2004-06-17 00:00.
Sendube multaj el vi aŭdis pri Gmail, nova retpoŝta servo de Google. La ĉefa diferenco inter Gmail kaj aliaj retpoŝtaj servoj (ekz. Hotmail kaj Yahoo) estas ke Gmail donas al ĉiu uzanto tutan GIGABAJTON da spaco. Krome, ne plu necesas organizi siajn retpoŝtaĵon per dosierujoj, ĉar Gmail havas tre bonan kaj rapidan serĉilon (ja temas pri Google, ĉu ne?).
Gmail ankoraŭ estas en testa fazo, kaj do estas iom malfacile ekhavi konton. Funkcias tiel, ke ĉiu testanto povas inviti tri amikojn fariĝi testantoj. Mi mem ne konis testanton, sed mi sukcesis invitiĝi dank' al gmailswap.com. Tie netestanto povas oferti ion, por ricevi inviton de testanto. Mi mem ofertis traduki mallongan tekston en Esperanton, kaj post du horoj mi ricevis inviton, kaj rakonteton por traduki. Evidente mia scipovo de Esperanto fariĝas pli utila ĉiutage. :-)
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2004-06-03 17:13.
Komence de decembro, mi skribis pri nova rekorda primo. Sed jam tiu ne plu estas rekorda, ĉar oni ĵus malkovris primon eĉ pli grandan, nome 224036583-1, kiu havas 7235733 ciferojn! Mirige!
Nuna humoro: matematika
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2004-06-03 15:18.
Jen estas la komenco de mia dua komponaĵo. (Mi finos ĝin morgaŭ. Ĝuste nun mi devas iom prilabori mian disertaĵon.)
Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!
Denove mi mem ludis kaj registris ĉion krom la druma parto. Ĝuu!
Nuna humoro: dancema
Nuna muziko: Argilo - Dua eksperimento
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2004-06-03 00:21.
Finfine mi havis tute liberan vesperon, kaj do mi tuj kuris en la kelon por muzikumi. Mi iom post iom lernis kiel uzi mian muzikan softvaron (Cubase SX kaj Reason) dum mi kreis eksperimentan kanton.
Klaku ĉi tie por elŝuti la MP3-on!
Mi mem ludis kaj registris ĉion, krom la druma parto. Bonvolu komenti, por diri ĉu plaĉas al vi. Mi planas krei multe pli da muziko dum la venontaj semajnoj.
Nuna humoro: funka
Nuna muziko: Argilo - Unua eksperimento
Afiŝita de Argilo je Lun, 2004-05-24 01:04.
Hodiaŭ la ĉefministro anoncis ke okazos tutkanada balotado je la 28-a de junio. Jam de kelka tempo, oni supozis ke li anoncos tion, sed estis bone aŭdi tion rekte de li, ĉar ja restis iom da necerteco. Do nun oficiale komenciĝas la elektokampanjo.
Mi tre ekscitiĝas, ĉar mia preferata partio (la Nova Demokratia Partio) nun havas la subtenon de ĉ. 18 procentoj el la kanadanoj, kompare al 9 procentoj dum la pasinta elektokampanjo. Cetere ŝajnas ke la Liberala Partio (nun la plej populara) eble ne gajnos duonon el la parlamentaj seĝoj, kio donus al la NDP multe pli gravan rolon. Mi esperas ke miaj kanadaj amikoj informiĝos pri la programoj de ĉiuj partioj, kaj pripensos subteni la NDP!
Nuna humoro: energioplena
Afiŝita de Argilo je Ven, 2004-05-14 10:50.
Ĉiumonate renkontiĝas subtenantoj de la Nova Demokratia Partio en diversaj urboj tra Kanado, simple por babili kaj amuziĝi. Mi jam ĉeestis du NDP-renkontiĝojn en Waterloo, sed hieraŭ mi unuafoje ĉeestis renkontiĝon en Otavo. Tiuj en Waterloo estis tre sukcesaj, sed Otavo estas multe pli granda urbo, kaj do ĉeestas pli da homoj. Hieraŭ venis ĉirkaŭ 25.
Kia tago por renkontiĝo! Lastatempe mortis la provinca parlamentano por la regiono Hamilton East, kaj tial okazis hieraŭ balotado por elekti novan parlamentanon. Dum la pasintaj dek jaroj, reprezentis tiun regionon membro de la Liberala Partio, sed hieraŭ la NDP venkis per du trionoj el la voĉoj! Kompreneble ni festegis kiam ni aŭdis tiun novaĵon! Tiu venko aparte gravas por la NDP ĉar ili bezonis unu plian parlamentanon por regajni oficialan partian statuson.
Entute la renkontiĝo estis tre amuza, kaj mi certe ĉeestos la sekvan, se mi tiam estos en Otavo.
Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Jammin (Emagic EVB3 demo song)
Afiŝita de Argilo je Mar, 2004-05-04 13:04.
Je la 1-a de majo Teodora kaj mi iris al Otavo. Ŝia nova apartamento tie estas tre bela! Ĝi estas sur la 18-a etaĝo, kaj do eblas vidi grandan parton de la urbo. Eĉ eblas vidi la apartamenton de arono, kiu troviĝas tri kilometrojn for. Teodora ne havos interret-aliron ĝis ĵaŭdo, sed mi tamen sukcesis interretumi dum mi estis tie, dank' al tio ke iu en apuda apartamento ne sekurigis sian sendratan reton. :-)
Hieraŭ mi revenis al Waterloo. Ĝuste nun mi sidas ekstere, legante teknikajn raportojn kiuj rilatas al mia disertaĵo, kaj ĝuante la finfine alvenintan printempan veteron.
Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Four80East - Table For Two
Afiŝita de Argilo je Ven, 2004-04-30 23:25.
De merkredo ĝis vendredo mi vizitis miajn gepatrojn. Mi alportis miajn komputilon, sonkarton, kaj klavaron, por ke mi povu fari iom da muziko kun mia patro. Tio tamen ne okazis, pro tio ke mia patro multe okupiĝis pri la pligrandigo de la domo.
Jam de kelka tempo, miaj gepatroj planis pligrandigi sian domon. Je la 19-a de aprilo komenciĝis la konstruado, kaj mi vidis dum mia vizito ke ĝi tre bone progresas! Verŝajne ĉio pretos post 6-8 semajnoj. Pligrandiĝos la kuirejo, kaj aldoniĝos kelkaj ĉambroj (interalie bilardejo!) kaj aŭtomobilejo. Estos tre bele!
Dum la vizito mi trovis plian geografian kaŝejon kun mia fratino. Denove ni vidis en la libreto ke ŝia amiko estis trovinta la kaŝejon nur kelkajn tagojn antaŭ ni! Restas pliaj proksimaj kaŝejoj, do certe ni serĉos ilin dum postaj vizitoj.
Post kelkaj horoj mi ekiros al Otavo kun Teodora. Ni devas alporti ŝiajn aferojn, ĉar ŝi translokiĝas tien. Ŝi eklaboros je lundo en la Departemento de Financo. Dume mi restos en Waterloo por fini mian disertaĵon, sed mi kompreneble venos tre ofte al Otavo. Espereble ni povos multe amuziĝi kun arono, Karlina, kaj Nirgle!
Nuna humoro: laca
Nuna muziko: Where Now?? (wherenow.mod)
Afiŝita de Argilo je Mar, 2004-04-13 23:45.
La pasintaj semajnoj por mi estis ege frenezaj! Pro tio mi nenion afiŝis lastatempe. Do mi rakontu pri ĉiuj lastatempaj okazintaĵoj.
Je la 27-a de marto mi iris hejmen por viziti mian familion. Mia fratino tre interesiĝis pri Geocaching, kaj do ni kune serĉis kaj trovis proksiman geografian kaŝejon. Ĉiu, kiu trovas kaŝejon, devas skribi sian nomon kaj mallongan mesaĝon en libreton. Mia fratino tre surpriziĝis, kiam ŝi vidis ke ŝia amiko estis la lasta persono, kiu trovis la kaŝejon!
Post mia reveno al Waterloo, mi rigardis la horaron de la universitata radiostacio, kaj rimarkis ke ili nun dissendas programon pri funko, kaj similaj muzikstiloj. Ĝi nomiĝas "The Tongue &Groove Show", kaj aŭdiĝas ĉiun duan semajnon. Mi tre ĝuis la pasintan elsendon. Morgaŭ aŭdiĝos la sekva, pri kiu mi kompreneble tre ekscitiĝas.
Je la 3-a de aprilo, Teodora kaj mi iris al Otavo por serĉi apartamenton. Teodora laboros por la Departemento de Financo de majo ĝis aŭgusto, kaj do bezonas loĝlokon. Krome ŝi ĵus aŭdis de Statistics Canada, ke ili volas dungi ŝin! Do ŝi plej verŝajne eklaboros por ili en septembro. Mi do venos al Otavo post mia magistriĝo. Dum ni estis en Otavo, ni tranoktis ĉe arono kaj Karlina. Estis tre amuze, viziti ilin denove!
Dum la pasinta semajno mi laboregis por fini mian lastan projekton por mia lasta kurso. Hieraŭ mi finis ĝin, kaj sendis ĝin al la profesoro. Hu ra! Krome mi devis prepari prelegon, kiun mi hodiaŭ prezentis al la kriptografia studgrupo ĉe la universitato. Mi bedaŭras, ke mi ne havis pli da tempo por prepari pli bonan prelegon, sed jam mi aŭdis bonajn reagojn de du ĉeestantoj, do eble ne estis tiel malbone. ;-)
Lastatempe mi ekvolis krei propran muzikon. Dank' al moderna muzika softvaro, necesas nur rapida komputilo kaj bonkvalita sonkarto por tion fari. Post iom da esplorado, mi decidis aĉeti la sonkarton Omni Studio de M-Audio. Mi mendis ĝin de loka muzika vendejo, kaj espereble ĝi alvenos ĉisemajne. Se mi sukcesos krei ion bonan, mi certe tion disponigos MP3-formate en mia retejo.
Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Lindsay Lohan - Drama Queen
|