Jack Layton venis al la universitato!

El politika vidpunkto, la studentaro de mia universitato estas sufiĉe dekstrema. La studenta gazeto ĉiam estas plena je artikoloj verkitaj de dekstremuloj, kiuj pledas por privatigo de sociaj servoj, impostomalaltigoj, pli da integriĝo kun Usono, ktp. Krome estas tre aktivaj studentaj sekcioj de la provinca kaj landa konservemaj partioj.

Vere mankis voĉo por la maldekstro ĝis la kreo, antaŭ du monatoj, de studenta sekcio de la Nova Demokratia Partio, la plej granda maldekstra partio de Kanado. Mi iom miris kiam mi vidis la reklamafiŝojn de la nove kreita klubo kaj, estante subtenanto de la Nova Demokratia Partio jam de pluraj jaroj, tuj aliĝis.

Vere mirigas min, kiom bone jam progresas la agado de nia klubo. Antaŭ du semajnoj, ni pripensis inviti iun parlamentanon al la universitato por fari publikan prelegon. Ni kontaktis la partion por tion peti, kaj atendis respondon. Antaŭ semajno ili respondis ke Jack Layton, la estro de la partio, vizitos kelkajn proksimajn urbojn, kaj ŝatus prelegi ankaŭ en nia universitato. Kia surprizo! Ni eĉ ne supozis ke ni sukcesos venigi parlamentanon, kaj jen ni aŭdis ke venos la partiestro!

Ni ne havis multe da tempo por prepari nin al tio, sed ni iel sukcesis. Ni tuj produktis afiŝojn, kontaktis la amaskomunikilojn, rezervis lokon por la prelego, ktp. Kaj hodiaŭ ĉio perfekte funkciis. Venis granda homamaso, kiu atente aŭskultis kaj multe aplaŭdis la prelegon. Poste la ĉeestantoj starigis plurajn interesajn demandojn. Mi mem tre ĝuis la eventon!

Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Modjo - Lady

Feliĉan pi-tagon!

La dato kaj horo nun estas 2004-03-14 01:59:26, do festu ni la tagon de la famekonata numero pi! Jen estas ĝiaj unuaj 1000 ciferoj:

3.141592653589793238462643383279502884197169399375105820974944592307816406286
20899862803482534211706798214808651328230664709384460955058223172535940812848
11174502841027019385211055596446229489549303819644288109756659334461284756482
33786783165271201909145648566923460348610454326648213393607260249141273724587
00660631558817488152092096282925409171536436789259036001133053054882046652138
41469519415116094330572703657595919530921861173819326117931051185480744623799
62749567351885752724891227938183011949129833673362440656643086021394946395224
73719070217986094370277053921717629317675238467481846766940513200056812714526
35608277857713427577896091736371787214684409012249534301465495853710507922796
89258923542019956112129021960864034418159813629774771309960518707211349999998
37297804995105973173281609631859502445945534690830264252230825334468503526193
11881710100031378387528865875332083814206171776691473035982534904287554687311
59562863882353787593751957781857780532171226806613001927876611195909216420199

Hejmtaskeg'... kaj preleg'!

En mia kurso pri kombinatoriko, ĉiu studento devas prezenti 45-minutan prelegon. Fakte estas tiom da studentoj, ke la profesoro apenaŭ devos prelegi! Mi ricevis iom malfacilan temon, do mi devis dum pluraj tagoj min prepari. Sed en la fino ĉio bone funkciis. Mi prezentis la prelegon je lundo, kaj poste la profesoro gratulis min pro mia tre bona prezento.

Mi ankaŭ estis tre okupata lastatempe pro tre granda hejmtasko por tiu sama kurso. Mi devis priesplori temon kaj verki 15-paĝan raporton pri ĝi. Tio postulis multe pli da tempo ol mi supozis... mi ja laboregis dum mia tuta libera semajno, eĉ dum mi vizitis miajn gepatrojn! Jen estas la rezulto.

Toronto

Hodiaŭ mi iris al Toronto por ĉeesti renkontiĝon de la Esperanto-Rondo de Toronto. Ĉifoje ĉeestis malpli da personoj ol pasintfoje -- Detlef Karthaus, Ken Price, Kathy Toy, Paul kaj Maria Hopkins, kaj mi. Mi telefonis al Mateo, sed li diris ke li ne povas veni ĉar li laboris tre multe dum la semajno kaj volas pasigi iom da tempo kun sia koramiko. Espereble li ĉeestos la martan renkontiĝon, ĉar estas pli agrable ne esti la sola junulo. :-)

Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Down To The Bone - Muesli Brown

Finfine!

Tempo: 08:00 EST
Temperaturo: 0.059 °C

Kaj oni prognozas temperaturon de 2 °C hodiaŭ!

Nuna humoro: ekscitita

Ĉu pli da "Down To The Bone"?

Hodiaŭ mi denove aŭskultis ĵazan radiostacion, kaj denove aŭdis muzikpecon kiu sonis kiel kanto de Down To The Bone. Sed ĉifoje oni anoncis ke temas pri la kanto "Club Charles" de la grupo "Bona Fide". Mi eĉ ne aŭdis pri tiu grupo ĝis hodiaŭ! Mi iom esploris ĉe Amazon kaj trovis du iliajn KD-ojn, kiujn mi verŝajne mendos. Ilia stilo vere similas al tiu de Down To The Bone, kaj iliaj kantoj estas bonegaj!

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Bona Fide - Club Charles

Tute sendrate

Hieraŭ mi movis la komputilojn de Teodora kaj mi al la supra etaĝo de nia apartamento. Sed la kablo-modemo devis resti malsupre, longe for. Mia komputilo sendrate konektas, sed tiu de Teodora ne. Do hodiaŭ mi aĉetis sendratan retkarton por ŝia komputilo, kaj nun nia tuta domo funkcias sendrate. Mi ĵus enskatoligis 20 metrojn da eksmodiĝintaj dratoj. :-)

Nuna humoro: imponita

Bonega Air Farce

Nepre spektu "CNN Newsnight: Marketing in Iraq", "Stan's Department of Homeland Security", kaj "Martin Meets Bush" el la plej lasta Air Farce. Vi multe ridos!

Brrr...

Jam de 25 tagoj la temperaturo restadas sub 0 gradoj. Kiam venos printempo?

Nuna humoro: malvarma

Cellar Funk

Hodiaŭ mi aŭskultis ĵazan radiostacion, kaj aŭdis tre bonan kanton, ege funkecan. Post kelkaj sekundoj mi konkludis ke devas esti kanto de Down To The Bone, unu el miaj preferataj muzikgrupoj. Sed mi jam havas ĉiujn iliajn diskojn! Reveninte hejmen, mi malkovris ke temas pri la kanto "Cellar Funk" (Kela Funko) de la baldaŭ aperonta samnoma disko. Mi jam antaŭmendis ĝin, kune kun la plej lasta disko de Rick Braun, kies nomo koincide estas "Esperanto". Ankaŭ tiu disko enhavas kelkajn tre funkecajn kantojn.

Nuna humoro: funka
Nuna muziko: Flip-Flop-Hip-Hop (flipflop-hiphop.mod)