Afiŝita de Argilo je Sab, 2004-01-17 19:10.
De tempo al tempe venas brokantisto al la universitato por vendi KD-ojn. Ĉifoje mi iris al lia budo kaj aĉetis la jenajn kvar KD-ojn kontraŭ tre favora prezo.
- Soulive de Soulive
- Mo' Roots de Maceo Parker
- Southern Exposure de Maceo Parker
- Blue Mode de Reuben Wilson
Aŭskultinte ĉiujn, mi tre ĝojas ke mi elektis ĝuste ilin! Ili ĉiuj estas bonegaj, kaj vekas en mi inspiron komponi propran muzikon.
Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Reuben Wilson - Blue Mode
Afiŝita de Argilo je Mar, 2004-01-13 21:15.
Je sabato, mi vojaĝis al Toronto por ĉeesti la januaran "bibliotekan studrondon" de la Esperanto-rondo de Toronto. En la vero ne temas pri studrondo; oni simple babilas kaj manĝas. Ĉifoje ĉeestis pli ol dek personoj, inter kiuj estis mia amiko Mateo kaj lia koramiko Jay, kiujn mi ne vidis depost la somero.
La ĉiumonataj studrondoj okazas en la apartamento de Detlef. Mi vere miris, kiom proksime li loĝas al mi. Li loĝas en tre okcidenta parto de Toronto, kaj mi en tre orienta parto de Waterloo. Dank' al tio, mi sukcesis vojaĝi tien dum nur 50 minutoj. Do ekde nun mi planas ĉiumonate ĉeesti!
Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Morgan Finlay - In A Perfect World
Afiŝita de Argilo je Lun, 2004-01-05 20:27.
Hodiaŭ estis la unua tago de la vintra studperiodo. Ĉifoje mi sekvos nur unu kurson, fakte mian lastan. Komence mi ĉeestos kelkajn kursojn, sed verŝajne mi elektos tiun pri "combinatorial designs". (Ĉu iu scias, kiel diri tion en E-o? "Design" estas finia aro kune kun speciala kolekto de ties subaroj.)
Mi ĉeestis tiun kurson hodiaŭ, kaj eksciis ke ĝi estos sufiĉe nekutima. Ne estos ekzamenoj, nek tradiciaj hejmtaskoj. Oni simple devos fari tri projektojn, kiuj ŝajnas tre interesaj. Interalie oni devos iom priesplori nesolvitajn problemojn. Ĝis merkredo oni devas iom eksperimenti pri la bazaj "design"-oj, do mi eku nun pri tio. :-)
Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Down To The Bone - Yo Mama's So Phat
Afiŝita de Argilo je Sab, 2004-01-03 12:56.
Lastatempe mi ekvolis havi aŭton, interalie pro tio ke la aŭtobusa sistemo ĉi tie estas apenaŭ uzebla. Do dum la julaj ferioj mi serĉis aŭton kun mia patro. Ni pripensis la t.n. "Matrix" de Toyota. Ni iris al la Toyota-vendejo en Chatham, kaj tie vidis tri. Du estis ĉijaraj modeloj, sufiĉe kutimaj, kaj la tria estis pasintjara modelo, fakte la plej luksa (la t.n. XRS), kiun oni vendis kontraŭ tre favora prezo. Mi provis ĝin kaj tuj enamiĝis. Kaj post nelonge, ĝi fariĝis mia aŭto. Hu ra!
Certe temas pri taŭga aŭto por matematikisto, unue pro la nomo (Matrix = matrico), kaj due pro tio ke estas primo (nome 971) sur la numerplato. :-)

Afiŝita de Argilo je Dim, 2003-12-21 00:32.
Ĉifoje mi skribas el la hejmo de miaj gepatroj, kiu troviĝas proksime al la urbo Chatham. Mi vojaĝis tien ĉivespere kun mia patro, kaj tie restos dum la kristnaskaj ferioj.
Estas bele, denove esti kun la gepatroj. La nura problemo estas la manko de interretaliro. Mi povas konekti per modemo, sed nur vespere kiam ne estas risko, ke iu telefonos.
Afiŝita de Argilo je Lun, 2003-12-15 19:21.
Post du semajnoj da ekzamenoj kaj projektoj, mi ĵus finis la lastan projekton. Mi do estos libera ĝis la komenco de januaro. Hu ra!
Nuna humoro: malstreĉa
Nuna muziko: Merlin - Estis unu fojo
Afiŝita de Argilo je Mar, 2003-12-02 11:40.
Je la 17-a de novembro iu GIMPS-ano malkovris rekordan primon. Dum la sekvaj du semajnoj oni konfirmis ĝin, kaj finfine oni hodiaŭ anoncis la nombron, nome 220996011-1, kiu havas 6320430 ciferojn! Nekredeble!
Nuna humoro: ekscitita
Afiŝita de Argilo je Dim, 2003-11-30 12:53.
La respondon vi trovos en la plej lasta Air Farce. Nepre spektu "Bush Visits Blair"!
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2003-11-20 21:12.
Antaŭ nur du semajnoj, mi prelegis pri tio, kiel trovi grandegajn primojn. Kaj tute koincide, oni plej verŝajne malkovris antaŭ tri tagoj novan rekordan primon! Mi skribas "plej verŝajne" pro tio ke oni ankoraŭ devas konfirmi ĝin per alia komputilo kaj programo. Tion oni nun faras, kaj post la konfirmo oni anoncos la nombron kaj la malkovrinton. Ĝis nun oni anoncis nur ke la nombro havas inter 5 kaj 10 milionojn da ciferoj. Tio signifas ke ĝi estos la plej granda konata primo, sed ke ĝi ne estos sufiĉe granda por gajni la grandegan premion por primo kun 10 milionoj da ciferoj. Primon tiel grandan oni plej verŝajne malkovros nur post kelkaj jaroj.
Se vi volas per la propra komputilo serĉi grandegajn primojn, mi rekomendas viziti la retejon de GIMPS. Tie eblas legi pli pri la projekto, kaj elŝuti senkoste la necesan programon.
Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Headhunters - Straight From The Gate
Afiŝita de Argilo je Ĵaŭ, 2003-11-20 20:54.
Antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis iPod-on, kion Arono kaj mi ŝerce nomas iPizujo. :-) Mi devis ŝvite labori por organizi mian MP3-kolekton, sed nun farinte tion, mi povas tute facile trovi kaj aŭskulti iun ajn el miaj kantoj!
Komence mi uzis la inkluzivitan programaĉon "musicmatch" por organizi mian muzik-kolekton, sed poste mia amiko Janko menciis al mi ke jam ekzistas vindoza versio de iTunes, kiun mi tuj instalis. Ĝi funkcias multege pli bone!
Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Daft Punk - Voyager
|