Kiel traduki "root beer"?

Ĉi tie mi listigis ĉiujn seriozajn proponojn, kiujn mi ĝis nun aŭdis. Ni vidu, kiun vi preferas!

Poll #204412

Ĉu smilakradikaĵo?

Hodiaŭ Arono, Erinja, kaj mi serĉis tradukon de la angla vorto "root beer". Aperis kelkaj proponoj, interalie "sarsparilaĵo", "rutbiro", kaj "radikbiero". Vidinte la unuan, mi serĉis "sarsaparilla" en mia angla-Esperanta vortaro, kaj trovis "smilakradik-o, -aĵo". Laŭ mia kompreno, "sarsaparilla" estas sinonimo de "root beer", do mi pensas ke "smilakradikaĵo" estas perfekta traduko de "root beer". Kion pensas vi?

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Graham Central Station - The Jam

Revenis Radio Verda

Radio Verda estas interreta radio-stacio kiun kreis mia amiko Aaron Chapman (Arono). Bedaŭrinde ĝi malaperis antaŭ du jaroj, sed nun eblas reaŭskulti la malnovajn programojn dank' al ĵus aperinta arĥivo de ĉiuj programoj.

Nuna humoro: produktema
Nuna muziko: Graham Central Station - Water

Kiel trovi grandegajn primojn

Kadre de miaj studoj, mi hieraŭ devis fari 20-minutan prelegon pri iu matematika temo. Mi decidis klariri, kiel trovi grandegajn primojn. Primo estas nombro, kiun eblas dividi nur per si mem kaj per la nombro unu, ekz. 2, 3, 5, 7, 11... Ĝuste nun, la plej granda konata primo estas 213466917-1, kiu havas 4053946 ciferojn!

Estas sufiĉe facile trovi malgrandajn primojn, sed oni devas uzi komplikajn matematikajn rimedojn por trovi rekorde grandajn primojn. Tiujn rimedojn mi klarigis en mia prelego. Mi ĵus tradukis la notojn de la prelego en Esperanton kaj afiŝis ilin en mia retejo.

Mi bonvenigas ĉiajn komentojn pri mia uzo de la matematika terminologio! Mi ĝis nun ne skribis multe pri matematiko en Esperanto, do povus esti eraroj.

Nuna humoro: kreema
Nuna muziko: Marc Broussard - Momentary Setback

Laboreg'

Mi ĵus finis 24-paĝan hejmtaskon pri nombroteorio. Morgaŭ mi devos fari sufiĉe longan hejmtaskon pri kombinatorika nombrado. Ve! Espereble mi sukcesos fini ĝin. Poste mi finfine havos tempon por skribi pli multe en mia taglibro.

Nuna humoro: laca
Nuna muziko: Aaron Chapman - Renaskiĝ

Mapo

Mi provas marki la lokojn de miaj amikoj sur ĉi tiu mapo. Bonvolu marki vian lokon per la jena formularo.

Uzanto-nomo:

(Poste faru la samon por viaj amikoj!)

Nuna humoro: suspir'
Nuna muziko: Stardust - Music Sounds Better With You

Freneze okupata

Nun mi estas freneze okupata, pro mia studado. Mi devas ĝis ĵaŭdo prepari skizon de estonta projekto, ĝis vendredo fini unu grandan hejmtaskon, kaj ĝis lundo fini eĉ pli grandan. Krome, mi devos venontsemajne fari 20-minutan prezenton pri grandaj primoj, kaj kompreneble mi devas prepari min al tio. Pro tio miaj enskriboj estas aparte maloftaj ĝuste nun. :-)

Mi tamen havas kelkajn liberajn minutojn nun, do mi skribu pri kelkaj lastatempaj okazintaĵoj. Pasintan vendredon alvenis pakaĵo por mi. Kiam mi prenis ĝin, mi eksciis ke temas pri kelkaj KD-oj, kiujn mi mendis de Cyberseekers. La KD-oj estas kontraŭleĝaj registraĵoj de koncertoj de Herbie Hancock. Mi jam havas ĉiujn laŭleĝajn registraĵojn de lia funkmuziko, do nun mi devas min turni al aliaj fontoj por aŭdi pli.

Ankaŭ en tiu tago alvenis mia nova klavaro. La sekvan tagon, mi iris al Toronto kun Teodora por preni ĝin. Mi tre ŝatas ĝin! Ĝi perfekte imitas ne nur la klavarojn de la 70-aj jaroj, sed ankaŭ la efektilojn de tiu periodo. Mia preferata estas la t.n. va-va-ilo, kiun multaj muzikistoj uzis (kaj daŭre uzas) kun klavineto. Eble mi iam registru ion, por ke vi povu aŭdi, kian muzikon mi ludas.

Nu, min atendas la hejmtaskegar', do mi revenu al tio. Ĝis poste!

Nuna humoro: okupata

JND

Antaŭ kelkaj monatoj, mi elŝutis de MP3.com kelkajn MP3-ojn de la muzikgrupo JND. Hodiaŭ mi aŭskultis ilian kanton "Song Life", kaj ekemis aĉeti ilian KD-on. Post mallonga serĉo mi trovis ilian retejon, kaj legis tie ke ili jam produktis tri KD-ojn. Mi aŭskultis kelkajn specimenojn, kaj tuj decidis mendi ĉiujn tri.

La muziko en la unuaj du KD-oj estas tre plaĉa miksaĵo de funko kaj ĵazo. Mi aparte ŝatas la klavarajn partojn kaj la kantadon. Kiel kutime, mi ne multe atentas la tekstojn, sed mi ŝatas la kantadon pro tio ke ĝi kutime rolas kiel instrumento en la kantoj. La tria KD sonis multe pli rokeca, sed mi decidis malgraŭ tio aĉeti ĝin. Ne estis specimenoj de ĉiuj kantoj, kaj do povus esti iu tre interesa kanto en la disko.

Mi aparte ŝatas la kanton River 101, kies specimenon mi nun aŭskultadas!

Nuna humoro: okupata
Nuna muziko: JND - River 101

Skype

Hodiaŭ mi elŝutis kaj provis la programon Skype, kiu ebligas voĉe babili tra la interreto. Antaŭe mi provis kelkajn tiajn programojn, sed ili aŭ havis malbonan sonkvaliton aŭ ne funkciis malantaŭ enkursigilo aŭ fajroŝirmilo. Sed Skype senprobleme funkcias en tiaj situacioj, kaj krome provizas tre bonan sonkvaliton. Per ĝi mi babilis jam kun miaj amikoj Filbar kaj [info]iskander9999, kun kiuj mi ne tiel ofte babilas voĉe pro altaj telefonkostoj. Se vi volas babili kun mi, simple elŝutu la programon kaj alvoku min per la ligilo. Aŭ se la ligilo ne funkcias, simple entajpu mian salutnomon, "argilo".

Nuna humoro: dormema
Nuna muziko: Interstate 77 Soundtrack - 15

Renovigado

Dum almenaŭ unu jaro mi tute ne ĝisdatigis mian personan retejon, Tereno de Argilo. Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi decidis finfine fari tion. Mi ne nur ĝisdatigis ĝin; mi tute renovigis ĝin!

Rilate la stilon, mi volis ion, kiu bone respegulos mian fortan intereson pri funk-muziko. Tial mi komencis per eta grafikaĵo de la grafika elmontro-programo Just a touch of funk. Mi metis ĝin komence kaj fine de ĉiu paĝo, kaj uzis ties kolorojn por la teksto kaj fono.

Mi decidis uzi mian taglibron kiel komencpaĝon, por ke ĉiam estu io nova kaj (espereble) interesa en la retejo. Mi aldonis etan informpaĝon, kaj provizore forigis ĉiujn aliajn paĝojn. Mi iom post iom renovigos ilin kaj ligos ilin al la nova retejo, sed ili provizore estos atingeblaj per siaj malnovaj adresoj, por ke ne rompiĝu ligiloj de eksteraj retejoj.

Se vi havas ideojn aŭ proponojn pri la retejo, nepre komentu per la suba ligilo.

Nuna humoro: funka
Nuna muziko: L.A. Connection - Shake It