En Toronto

Hieraŭ mi iris al Toronto kun [info]teodora por viziti ŝiajn geavojn. Ili preparis tradician bulgaran tagmanĝon, kiu estis ege bongusta. Estis tre interese provi por la unua fojo manĝaĵojn, pri kiuj mi ĝis nun nur legis. Krome mi havis ŝancon ekzerci min en la bulgara, ĉar oni parolis la bulgaran dum preskaŭ la tuta vizito. Mi ne komprenis ĉion, sed almenaŭ la plejparton, kaj mi eĉ sukcesis iom kontribui al la konversacioj.

La bulgara tamen ne estas la nura lingvo, kiun oni uzis. Dum ni manĝis, la avo de Teodora demandis al mi, en perfekta Esperanto, "Ĉu vi parolas Esperanton?" Mi senpense respondis ke jes, kaj li poste levis sian glason, kaj demandis al mi, "Kio estas tio ĉi?" Mi respondis ke temas pri glaso, samtempe konstatante ke ni ne plu parolas en la bulgara. Montriĝis ke li studis Esperanton kiel bazlernejano dum la 40-aj jaroj, kaj memoris nur tiujn du frazojn. Evidente li tre amuziĝis pri tio, ke li povas denove utiligi tion, kion li lernis antaŭ tiom da tempo! Li diris ke mi plu studu la bulgaran, kaj ke li plu studos Esperanton, por ke ni povu pli bone lingvumi dum la sekva vizito. :-)

Dum mia tempo en Toronto, mi iris ankaŭ al muzikinstrumenta vendejo por aĉeti novan klavaron, nome Nord Electro 2, pri kiu mi skribis en antaŭa enskribo. Oni havis tian klavaron en la vendejo, sed ĝi aspektis iom uzita, do mi petis ke oni mendu novan rekte de la fabriko. Ĝi alvenos post unu-du semajnoj. Mi multe antaŭĝojas! Finfine mi havos klavaron en mia apartamento, do mi ne plu devos iri al la universitato por ludi pianon, aŭ atendi la finon de la studperiodo por uzi la pianon de miaj gepatroj.

Nuna humoro: ekstaza
Nuna muziko: Brian Tarquin - Third Stone From The Sun

Iom-post-ioma alkutimiĝo

Jam de unu monato mi estas postbakalaŭra studento, kaj mi iom post iom alkutimiĝas al tio. Ankoraŭ ne pretas mia tute nova oficejo, sed intertempe oni movis min al alia oficejo, kiu almenaŭ havas sufiĉe da skribotabloj kaj komputiloj por tri studentoj (antaŭe mi estis kun du aliaj studentoj en oficejo por du).

Mi agas kiel instru-helpanto por du klasoj, kaj kadre de tio mi devas instrui dum du horoj semajne, kaj helpi al individuaj studentoj dum du pliaj horoj. Komence mi iom nervoziĝis dum la instruado, sed mi jam preterlasis tion. Krome mi havas tre bonan rilaton kun la studentoj, kaj iom post iom ekkonas ilin. Mi tamen plej ŝatas la individuan helpadon, ĉar estas vere miriga sperto vidi ke oni ekkomprenas ion dank' al mia klarigo.

Mi finfine decidis, ĝuste kiujn kursojn mi sekvos dum la aŭtuno. Ili estas pri kombinatorika nombrado, kriptografia kalkulado, kaj analitika nombroteorio. Jam mi devis fari unu grandegan hejmtaskon por la kurso pri nombrado, sed por la aliaj kursoj tute ne estos hejmtaskoj. Por la kurso pri kriptografia kalkulado mi devos fari projekton, kaj por tiu pri nombroteorio estos du longegaj ekzamenoj, kiujn oni faros hejme.

Krom tio, mi devas fari kelkajn aliajn taskojn. Ekzemple, mi venontsemajne devos helpi pri administrado de iu ekzameno. Kaj komence de novembro mi devos fari 20-minutan prezenton pri iu matematika temo. Verŝajne mi prelegos pri trovado de grandegaj primoj. Mi afiŝos pliajn informojn pri tio poste.

Nuna humoro: okupata
Nuna muziko: Keep Forgetting - Michael McDonald

Ankoraŭ pri mia studado

Hieraŭ mi reiris al la universitato por pritrakti ankoraŭ kelkajn aferojn. Oni donis al mi oficejon en la matematika konstruaĵo, kiun mi devos dum kelkaj tagoj dividi kun du aliaj studentoj. Poste mi translokiĝos al tute nova oficejo, sed mi ne scias ĉu mi dividos ĝin kun aliaj. Poste mi parolis kun profesoro pri eblaj kursoj por la aŭtuna studperiodo. Mi devas sekvi tri kursojn, sed estas pluraj, kiuj interesas min. Komence mi vizitos ĉiujn, kaj tiel mi povos pli facile elekti. Feliĉe postbakalaŭraj studentoj ne devas frue elekti siajn kursojn.

Hodiaŭ finfine ekfunkciis la interret-konekto en nia domo, do mi povos multe pli facile skribi en mia taglibro ekde nun. Verŝajne mi skribos multe dum la sekvaj tagoj pri miaj kursoj kaj aliaj devoj ĉe la universitato. Postbakalaŭra studado ankoraŭ estas por mi sufiĉe mistera afero!

Nuna humoro: gaja
Nuna muziko: Con Funk Shun - Chase Me

Komenco de nova fazo

Hodiaŭ mi iris al la universitato por ĉeesti seminarion por ĉiuj novaj postbakalaŭraj studentoj en la matematika fakultato. La seminario ne estis aparte interesa, sed estis interese renkonti la aliajn studentojn, kiuj apartenas al la sama departemento kiel mi (nome la Departemento de Kombinatoriko kaj Optimumigado).

Dum la sekva jaro mi en tiu departemento studos kriptografion. Mia gvidanto dum la magistriĝo estos Edlyn Teske, kiu cetere estas Esperantisto kaj iama estrarano de TEJO.

Ĝis nun ŝajnas tre bone, esti magistra studento. Oni ricevas sufiĉan monon por pagi la stud- kaj loĝ-kostojn, kaj oni havas plurajn privilegiojn, kiujn oni ne havas kiel bakalaŭriĝanto. Sed kompreneble estas kelkaj ĝenoj. Ekzemple, oni devas kontroli hejmtaskojn kaj ekzamenojn. Tion mi ŝajne faros por la unua kurso de algebro. Tio tamen estas tre malgranda ĝeno, kaj mi ĝenerale tre ekscitiĝas pri tiu ĉi nova fazo de mia studado!

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: JeepJazz - Say, Buddy

De Vaterlo

Hieraŭ mi vojaĝis de Otavo al Vaterlo, por alporti duonon el la posedaĵoj de Teodora kaj mi al nia nova loĝloko. La vojaĝo daŭris ok horojn, pro tio ke ni kelkfoje haltis.

La plej interesa halto por mi estis en Kingstono, kie mi vizitis muzikinstrumentan vendejon kaj provis klavaron, pri kiu mi interesiĝas. Temas pri la klavaro Nord Electro 2, kiun produktas la sveda firmao Clavia. Ĝi imitas plurajn elektrajn instrumentojn de la sepdekaj jaroj, inkluzive hamondorgenon kaj la klavarojn Rhodes, Clavinet, kaj Wurlitzer. Mi ludis tiun klavaron dum eble 20 minutoj, kaj tre ŝatis ĝin! Kiam mia antaŭa klavaro vendiĝos, mi tuj aĉetos!

Nia nova loĝloko estas tre granda, bela, kaj plaĉa. La nura malavantaĝo estas ke ĝi troviĝas iom for de la universitato. Sed malgraŭ tio, mi tre ŝatas ĝin, kaj supozas ke mi multe ĝuos mian jaron ĉi tie, dum kiu mi espereble magistriĝos. :-)

Nuna humoro: malsata
Nuna muziko: Herbie Hancock - Steppin' In It

Nova stilo

Nun preskaŭ ĉio en mia taglibro estas en Esperanto, pro tio ke mi ĵus esperantigis la "magazinan" stilon de LiveJournal. Por vidi ĝin, simple venu al mia taglibro. Laŭ mia kompreno, oni povas dividi sian stilon kun aliaj, do se ankaŭ vi volas uzi ĝin, simple sendu al mi mesaĝon.

Nuna humoro: komputilumema
Nuna muziko: Jamiroquai - Whatever It Is, I Just Can't Stop

Mi estis la unua!

Hieraŭ matene, mi rigardis la liston de proksimaj geografiaj kaŝejoj, kaj rimarkis unu novan. Mi vidis ke neniu ĝis tiam vizitis ĝin, kaj do mi tuj metis la koordinatojn en mian GPS-ilon kaj ekserĉis ĝin. Mi serĉis dum 20 minutoj, sed nenion trovis. Poste mi revenis hejmen, por legi la help-informeton kiu aperis en la paĝo pri la kaŝejo. Por rapide reatingi la kaŝejon, mi iris per mia unuciklo. Tiu help-informeto vere helpis. Montriĝis ke la kaŝejo fakte estis ĉ. 20 metrojn for de la donitaj koordinatoj.

En la kaŝejo mi trovis tre interesan moneron. Kun ĝi estis informileto, kiu klarigis ke temas pri GeoCoin (geografia monero). Tiajn monerojn oni prenas de unu kaŝejo kaj metas en alian. Oni tion registras en reta datumbazo, por ke oni povu sekvi la movojn de la moneroj tra la mondo. Mi prenis la moneron, ĉar mi baldaŭ translokiĝos al Vaterlo, kaj povos tie lasi ĝin en iu kaŝejo.

Krome, mi vidis ke mi fariĝis la unua, kiu trovis la novan kaŝejon. Hodiaŭ evidentiĝis ke multaj aliaj ankaŭ volis esti la unua, sed ne sukcesis. Mia amiko Arono diris ke mi tuj vizitu la paĝon de la kaŝejo. Tie mi vidis ke la sekva persono, kiu trovis la kaŝejon, eĉ fotis min dum mi foriris! Tiu sufiĉe amuziĝis pro tio, ke mi rajdas unuciklon! Aperis ankaŭ listo de kelkaj aliaj, kiuj vizitis la kaŝejon poste en tiu tago.

Nuna humoro: sukcesa
Nuna muziko: Four80East - Drive Time

Elektromanko!

Sendube ĉiuj jam aŭdis pri la malapero de la elektro en Norda Ameriko. Mi vidis ke eĉ en la retejo de BBC ĝi estis la unua novaĵo dum iom da tempo!

Mi loĝas nun en Otavo, kaj do estis trafita de tiu katastrofo. Ĝuste ĉi tie, mankis elektro dum pli ol 22 horoj. Komence mi apenaŭ rimarkis ion, pro tio ke mi uzis nur mian porteblan komputilon, kiu kompreneble funkcias senprobleme sen elektro. Sed malaperis mia retkonekto, pro tio ke miaj DSL-modemo kaj enkursigilo uzas elektron. Mi tamen sukcesis konekti al la reto per la modemo de mia portebla komputilo, kaj tiel eksciis pri la grando de la elektromanko.

Post iom da tempo montriĝis ke la afero povus iom longe daŭri, kaj do mi decidis eliri kun Teodora por serĉi geografian kaŝejon (geocache). Ĝi troviĝis sur eta insulo inter Kebekio kaj Ontario. De tie, eblis vidi sur unu flanko de la rivero la brilajn lumojn de Hull, kaj sur la alia flanko la dorman mallumon de Otavo.

Trovinte la kaŝejon, ni revenis hejmen, kaj lumigis la apartamenton per kandeloj. Mi supozis, ke dum la nokto reaperos la elektro, sed tio tute ne okazis. La sekvan matenon, montriĝis ke la urbocentro de Otavo daŭre estas sen elektro. Pro tio, Teodora ne devis labori, kaj do ni decidis tendumi kun kelkaj ŝiaj laborkolegoj. La elektro finfine reaperis tiun posttagmezon, unu horon antaŭ nia foriro.

Sed nun, jam kvin tagojn post la malapero de la elektro, daŭre estas problemoj. Necesas tuta semajno por refunkciigi nuklean elektrocentralon, kaj Ontario dependas de pluraj tiaj centraloj. Pro tio, ne estos sufiĉa elektro en la provinco ĝis la fino de ĉi tiu semajno, kaj dume ni devas multe ŝpari elektron por ne kaŭzi pliajn problemojn. Sed la vetero ĉi tie fariĝas varmega, kaj mi multe volas ekuzi la klimatizilon!

Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Oscar Peterson - Teenager

Geocaching!

Dum la kvina Esperanto@Interreto en Bostono, mia amiko Arono pruntis al mi sian GPS-ilon, kaj mi tuj ekŝatis ĝin. Dum la tuta semajno mi uzis ĝin, kaj pro tio mi ekvolis aĉeti propran GPS-ilon. Antaŭ kelkaj semajnoj mi faris ĝuste tion.

Arono ankaŭ rakontis al mi pri Geocaching. Temas pri ludo en kiu homoj kaŝas trezoretojn kaj afiŝas ties koordinatojn en la interreto. Poste interretanoj per siaj GPS-iloj serĉas la kaŝejojn, prenas la trezoretojn, kaj lasas proprajn trezoretojn por postaj trovontoj.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi por la unua fojo trovis tian trezoreton, kiu fakte troviĝis je nur unu kilometro for de mia apartamento. Oni kaŝis ĝin en la arbaro malantaŭ la kanada parlamentejo. Estis tre amuze! Certe mi baldaŭ serĉos pliajn trezoretojn. Eblas sekvi mian progreson en ĉi tiu paĝo, kiu listigas ĉiujn kaŝejojn, kiujn mi ĝis nun trovis.

Nuna humoro: geografiema
Nuna muziko: Michael Jackson - Don't Stop 'Til You Get Enough

Unikodo en Trillian!

Dum du jaroj mi atendis la alvenon de unikodo en Trillian, kaj antaŭ du horoj ĝi alvenis! Ĵus aperis publika beta-versio de Trillian 2.0, kiun rajtas elŝuti ĉiuj posedantoj de Trillian 1.0. La nova versio ankaŭ subtenas enservilajn ICQ-ajn kontaktlistojn, komunikas kun la tujmesaĝilo Jabber, kaj havas tradukeblan interfacon. Morgaŭ mi komencos traduki ĝin en Esperanton. Se iu volas helpi pri la tradukado, bv. kontakti min por ke ni ne duoble laboru.

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Herbie Hancock - Just Around The Corner