НОВИ ДУМИ (NOVAJ VORTOJ)

agrablaприятен
ambaŭдвамата
apudдо
aparteособено
aspektiизглеждам
bienoимение, селски имот
bruoшум
branĉoклон
buŝoуста
direktoпосока, направление
dubiсъмнявам се
fakteфактически
faktoфакт
ĝeneraleобщо взето
ĝeniпритеснявам, смущавам
invitiканя
ju... desколкото... толкова...
kampoполе
kapablaспособен
kaptiхващам, улавям
kasteloзамък
kavoкухина
kontentaдоволен
koroсърце
korpoтяло
larĝaширок
miri priчудя се на
montoхълм
naturoприрода
nombroчисло, брой
odoroмиризма
oreloухо
pacoмир
paŝiвървя, крача
perdiгубя
personoлице (човек)
pezaтежък
pretaготов
prezentiпредставям, представлявам
promeniразхождам се
proviопитвам, опитвам се да
renkontiсрещам
respektiуважавам, респектирам
roloроля
sekaсух
similaподобен
situacioситуация
sonoзвук
teroristoтерорист
tiriтегля, дърпам
tuŝiдокосвам
viroмъж

GRAMATIKO

ju... des... = колкото... толкова; ju pli... des pli... = колкото по-... толкова по-...: Ju pli longe, des pli bone = Колкото по-дълго, толкова по-добре.

ajn = изразява безразличност: kiu ajn=който и да е; iu ajn=някой си.

dis- = представка за отделяне, разделяне: disŝiri=разкъсвам; distranĉi=разрязвам; disiri=разотиват се; disiĝi=разделят се.

-on- = наставка за означаване на част от цялото, с която се образуват названията на дробите: duono=половина, една втора; triono=една трета; tri kvaronoj=три четвърти

NOKTA PROMENO

S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝa. Tio donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj, se ne lin timis, certe respektis, kaj almenaŭ pripensis antaŭ ol decidi malkontentigi lin.

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝas kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

La dika, peza, alta, larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome, tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li malfacile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga, kaj ĉiam malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo - kaj ju pli li antaŭeniris en la ĉe-kastela arbaro - des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.

Viro kun okuloj kiuj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.

Apud tiu viro, en vestaĵo de policano, staris alia persono, en simila vestaĵo. Ĉi-lasta estis virino.

"Ni iru", la viro diris mallaŭte en la orelon de sia kunulino. "Nun estas la ĝusta momento."

Ambaŭ paŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika persono. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ plene sukcesis.

En ĉi tiu aĉa situacio, kie arboj sovaĝe ĵetas siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de la industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn piedojn por promenejo, kie naturo faligis lian piedon, plej dolorige en kavon plenan je akvo aĉ-odora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la penso, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu movis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

"Kio?" li diris, kun la provo sensukcese rekapti iom da trankvilo.

Sed la lumo de lampeto kiun oni direktis rekte al liaj okuloj, malhelpis la repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homformo kiu tenis la lampon surhavas vestojn policajn.

"Kion vi faras ĉi tie?" sonis la aŭtoritata voĉo.

"Mi... mi... nuuuu... eee..." fuŝparolis Pipelbom.

"Bonvolu paroli iom pli klare", la alia diris eĉ pli grav-tone.

"Mi... mi... mi promenas."

"Haha! Vi promenas en la bieno de la grafino de-Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?"

"N... nu... N... ne. Mi..."

"Mi do devas peti vin min sekvi." Kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo de la kastelo.

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.

(El la romano: ILI KAPTIS ELZAN de Claude Piron)

EKZERCOJ

C. TRADUKU! (ПРЕВЕДЕТЕ)

prezentaĵo; aĉulo; klarigi; pretigi; malsaĝaĵo; ĉiumomente; renkontiĝo; repaciĝo

Отговори