Hodiaŭ mi kun mia amiko Arono prezentos la projekton lernu! al la partoprenantoj de la ĉi-jara CALICO. (Temas pri konferenco pri perkomputila lingvoinstruado.) Ĝuste nun, mi ne scias multon pri la afero, kaj do mi skribos poste pri ĝi.

Antaŭ kelkaj tagoj mi mendis porteblan komputilon. Temas pri Dell Inspiron 5100 kun 2,4 GHz-a procesoro, 512 MB da memoro, 40 GB-a durdisko, 15-cola ekrano (1400x1050), kaj interna 54 Mbps-a sendrata retkarto. Nun mi devas iel elteni dum la atendado… ĝi alvenos nur post kelkaj semajnoj.

Estas iomete strange ke mi decidis aĉeti porteblan komputilon, ĉar mi antaŭ kelkaj monatoj pensis ke mi neniam povus alkutimiĝi al portebla. Sed dum la tuta E@I-seminario en Bostono mi uzis porteblan komputilon, kaj komencis tre ŝati ĝin! Pro tio mi decidis finfine forĵeti mian komputilegon kaj ekhavi porteblan. Mi tre ĝojas pri tio, ke mi finfine povos porti mian laboron kun mi al seminarioj kaj konferencoj!

Nuna humoro: ekscitita
Nuna muziko: Bill Withers - Use Me