El politika vidpunkto, la studentaro de mia universitato estas sufiĉe dekstrema. La studenta gazeto ĉiam estas plena je artikoloj verkitaj de dekstremuloj, kiuj pledas por privatigo de sociaj servoj, impostomalaltigoj, pli da integriĝo kun Usono, ktp. Krome estas tre aktivaj studentaj sekcioj de la provinca kaj landa konservemaj partioj.

Vere mankis voĉo por la maldekstro ĝis la kreo, antaŭ du monatoj, de studenta sekcio de la Nova Demokratia Partio, la plej granda maldekstra partio de Kanado. Mi iom miris kiam mi vidis la reklamafiŝojn de la nove kreita klubo kaj, estante subtenanto de la Nova Demokratia Partio jam de pluraj jaroj, tuj aliĝis.

Vere mirigas min, kiom bone jam progresas la agado de nia klubo. Antaŭ du semajnoj, ni pripensis inviti iun parlamentanon al la universitato por fari publikan prelegon. Ni kontaktis la partion por tion peti, kaj atendis respondon. Antaŭ semajno ili respondis ke Jack Layton, la estro de la partio, vizitos kelkajn proksimajn urbojn, kaj ŝatus prelegi ankaŭ en nia universitato. Kia surprizo! Ni eĉ ne supozis ke ni sukcesos venigi parlamentanon, kaj jen ni aŭdis ke venos la partiestro!

Ni ne havis multe da tempo por prepari nin al tio, sed ni iel sukcesis. Ni tuj produktis afiŝojn, kontaktis la amaskomunikilojn, rezervis lokon por la prelego, ktp. Kaj hodiaŭ ĉio perfekte funkciis. Venis granda homamaso, kiu atente aŭskultis kaj multe aplaŭdis la prelegon. Poste la ĉeestantoj starigis plurajn interesajn demandojn. Mi mem tre ĝuis la eventon!

Nuna humoro: kontenta
Nuna muziko: Modjo - Lady