Hieraŭ vespere teodora kaj mi eliris kun ruckachoni kaj arono. Komence ni planis iri al la japana/korea restoracio “Joy”, sed ĝi estis plena. Do ni iris al la sufiĉe proksima japana restoracio “Ichibei”, kie ni ĉiuj ĝuis la aparte bongustan manĝaĵon.

Poste ni iris al la apartamento de ruckachoni kaj arono por provi la de ili nove aĉetitan ludon “Catch Phrase”. Tiun ludon ludas du teamoj. Teamano en sia vico vidas vorton, kaj devas kiel eble plej rapide igi siajn kunteamanojn diri tiun vorton (sen diri la koncernan vorton, kompreneble!). Poste ano de la kontraŭa teamo vidas alian vorton kaj devas same fari. Estas tempolimo, kaj kiu teamo havas la vicon kiam finiĝas la tempo, tiu teamo malgajnas. Ni trovis la ludon tre amuza, kaj plurfoje ludis.

Ni ludis ankaŭ la kartludon “Uno”, kiun mi jam de pluraj jaroj ne ludis. Temas pri simpla ludo, sed evidente ne sufiĉe simpla por mi, ĉar mi eĉ tri sinsekvajn fojojn forgesis la saman regulon kaj estis punita. ;-) Sed iel mi en la fino sukcesis gajni la ludon.