Antaŭ unu semajno, mi komencis labori por Entrust. Ĝis nun la nova posteno tre plaĉas al mi! La konstruaĵo estas tre bela. Ĝi havas grandan ripozejon sur ĉiu etaĝo, kaj eĉ bilardan tablon, kiun mi kaj mia ĉefo uzis dum nia tagmanĝo hodiaŭ. Mi ankoraŭ devas iom prepari min antaŭ ol ekfari veran laboron, sed mi havas la impreson ke la laboro estos tre interesa.

Fakte mia ĉefo kaj mi havas plian komunan intereson krom bilardo, nome ĵongladon! Li sciigis min pri loka ĵongla klubo kiu renkontiĝas eĉ du fojojn semajne. Post tre longa tempo sen ĵonglado mi vere ĝojas pri tio. Mi nepre ĉeestos la postmorgaŭan renkontiĝon!

Plia interesa afero estas tio, ke arono rerekomencis la projekton Radio Verda, ĉi-foje kiel podkastejon. Mi tre ŝatas la novan formaton, kaj deziras al la projekto longan vivon! Nun mi elpensu ian kontribuaĵon…