Bertilo lastatempe afiŝis interesan artikolon pri na-ismo. Lia opinio bone kongruas kun la mia:

Ŝajnas, ke plej multaj Esperantistoj rigardas la novan inventaĵon na kiel neakcepteblan aŭ eĉ kiel rekte kontraŭ-Fundamentan. Pri tio oni multe disputis, kaj mi nun ne intencas remaĉi la argumentojn de ambaŭ flankoj, … sed mi tamen deklaras, ke ankaŭ laŭ mi temas pri neakceptebla reformo de la lingvo.